WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Johano 20
13 - Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.
Select
1 - La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo.
2 - Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.
3 - Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo.
4 - Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo;
5 - kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris.
6 - Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn,
7 - kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko.
8 - Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.
9 - Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj.
10 - Kaj la disĉiploj iris returne hejmen.
11 - Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon;
12 - kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis.
13 - Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.
14 - Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo.
15 - Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.
16 - Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro.
17 - Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.
18 - Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi.
19 - Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
20 - Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron.
21 - Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas.
22 - Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton:
23 - kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
24 - Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis.
25 - La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.
26 - Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi.
27 - Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.
28 - Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio.
29 - Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.
30 - Jesuo faris antaŭ la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro;
31 - sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.
Laŭ Johano 20:13
13 / 31
Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget